26/09/2005

26-09-2005 (9) Esperanto : Akikatedralo de Vilnius

Historiistoj ĝis nun ne havas komunan opinion pri antaŭkristana evoluo de tiu ĉi konstruaĵo. Oni supozas , ke en la valo, sur la loko de nuna arkikatedralo, dum la pagana epoko staris altaro, brulis eterna fajro aŭ eĉ estis sanktejo de Perkūnas (tondro).

Probable la unuan katedralon ĉi tie fondis grandduko Mindaugas post lia bapto en 1251. Iliaj restaĵoj estis trovitaj en la subteraĵo de nuna katedralo. Post pereo de Mindaugas en 1263, la katedralo, probable, denove fariĝis pagana sanktejo.
En la katedralo Litoviaj granddukoj solene estis kronigitaj. (En la franca versio, baptitaj)
Post 1769 la katedralo fariĝis la plej monumenta, pure klasikisma konstruaĵo sur la teritorio de tuta unuiĝinta Respubliko (pola-litova).
En 1950 sovetia okupacio registaro fermis la katedralon.
En 1989 la katedralo estis redonita je dispono de katolikoj.

Sonorilejo
Laŭ historia kaj arkitektura vidpunkto la sonorilejo de la katedralo estas multforma.
Ovalforma trietaĝo turo kun paftruoj, de la fino de la 14a jarcento, estis defendoturo de la Malsupra Kastelo.
En 1522, la turo estis transformigita al sonorilejo.
Sur la ronda turo, estis aldonitaj tri okangulaj etaĝoj, la unuaj du estas barokstilaj, la tria estas klasikisma
En la plej alta etaĝo estas instalita horloĝo, probable en la 17a jarcento.

En 1996 estis konstruita monumento al Gediminas, la fondinto de Vilnius.

14:42 Écrit par Francine | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |