21/09/2005

21-09-2005 (5) Pordego Esperantlingve

Aŭrora Pordego estas unu el la simboloj de Vilnius.
La pordego, konstruita sur la vojo al Minsk (ĉefurbo de Belorusio), apartenis al la unuaj kvin pordegoj de Vilnius, instalitaj kune kun la urba muro (1503-1522).

Pordega plano estas kvadrata, muro gotiko (escepte renesancan supron kaj atikon) kaj 2-2,6 metroj dika.

Cilindra volbo kovras enirarkaĵon.
En suda flanko, paftruoj bone videblas.
Inter la paftruoj, estas ankaŭ niĉo kun fresko.
Pli alte videblas kornico kun skulptaĵa kapo de Hermeso, aŭ Merkuro, protektanto de negocistoj (kaj ŝtelistoj).
Ankoraŭ pli alte, videblas renesanca atiko kun arkitekturaj motivoj kaj du reliefaj grifonoj, tenantaj Litovian blazonon Vitys.

Ŝtata blazono : kavaliro sur blanka rajdĉevalo en ruĝa fono, ekde 14a jarcento. La blazono nomiĝas « Vytis » (La Persekutanto)

    El PIV.
    ATIKO : malalta muro super la lasta plafono, staranta antaŭ tegmento.
    FRESKO : pentraĵo per akvaj farboj sur freŝa stukaĵo (tavolo de miksaĵo de kalko kun sablo, per kiu oni kunigas la ŝtonojn aŭ brikojn de muro) de muro. La arto de la fresko estas denaske itala.
    GOTIKA stilo : arkitektura stilo, kiu el Francio disvastiĝis en Anglion, Germanion kaj Nord-Italion inter la 12a kaj la 15a jarcentoj. Tiu stilo estis karakterizata de volboj, apogitaj sur ogivokruciĝoj (kruciĝo de pint-arkoj), kaj de pintarkaj fenestroj.
    RENESANCO : periodo, en la itala 15a, franca kaj angla 16a jarcento.
    BAROKO : stilo, en Italio ekde la 16a jc, en cetera Eŭropo ĝis ĉirkaŭ 1750. Tiu stilo, transpreninte la renesancajn formojn, komplikis la konstru-koncepton, kurbigis liniojn kaj ĉion superkovris per ornamaĵoj.

11:14 Écrit par Francine | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |