17/09/2005

17-09-2005 (3) Priskribo - Description

El dua bulteno :
Jaŭdo 28 julio.
E5 Antikvaj ĉefurboj de Litovio. Ekiro: 09h00. Reveno: ĉirkaŭ 18h00.
Kernavé estis antikva urbo; iuj nomas ĝin Litova Trojo.
Tie elstaras kvin montetoj. La plej granda nomiĝas Kastelmonto aŭ Tronseĝo de Mindaugas. Aliaj montetoj havas nomojn: Garnizona monto, Ofer-monto, monto de ĉefpastro Lizdeika.
Sude de la kastelmontoj arkeologoj trovis spurojn de granda 5-hektara setlejo, kie povis loĝi ĉirkaŭ 2000 homoj (tiutempe tio estis sufiĉe granda urbo). Kiam grandduko Mindaugas en la 13-a jarcento komencis unuigi litovajn terojn, Kernavé estis la unua ĉefurbo de Litovio. La ekskursantoj povos ĝui belajn vidaĵojn de sur la montetoj aŭ viziti muzeon de arkeologiaj trovaĵoj.
Lunĉo en tipa restoracio ĉe la rivero Neris, survoje al la alia ĉefurbo Trakai.
Trakai fariĝis la ĉefurbo de Litova Granda Duklando en la 14-a jarcento.
En la regiono multas lagoj kaj sur insulo de la lago Galvé en la 15-a jarcento estis kontruita ŝtonmura kastelo, kiu post rekonstruo fariĝis unu el la plej ofte vizitataj historiaj-arkitekturaj monumentoj de Litovio. En la kastelo funkcias riĉa muzeo.
Trakai famas ankoraŭ pri karaimoj, etna turka grupo, kiun el Krimeo ĉi tien venigis grandduko Vytautas en la 14-a jarcento. Nuntempe en Litovio loĝas ĉirkaŭ 300 karaimoj. En Trakai funkcias ilia muzeo.

Kernavé est une vieille ville. Certains la désignent comme la Troie lituanienne.
Il y a cinq collines. La plus grande s’appelle Mont du château ou Trône de Mindaugas.
Au sud des collines, les archéologues ont trouvé des traces d’un site d’habitations de cinq hectares, où il était possible de loger environ 2000 personnes (en ce temps là, c’était une grande ville). Quand le grand duc Mindaugas a commencé à unir les terres lituaniennes au 13ème siècle, Kernavé fut la première capitale de Lituanie. Les excursionnistes pourront admirer une belle vue du haut des collines, ou visiter le musée archéologique.
Lunch dans un restaurant typique près de la rivière Neris, sur la route vers l’autre capitale Trakai.
Trakai est devenu la capitale du grand-duché de Lituanie au 14ème siècle.
Dans la région de Trakai, il y a de nombreux lacs. Sur l’île du lac Galvé, un château de pierres a été construit au 15ème siècle. Après reconstruction, celui-ci est devenu l’un des monuments architecturaux historiques le plus visité de Lituanie. Musée dans le château.
Trakai est également célèbre pour les karaïtes, groupe ethnique turque, que le grand duc Vytautas a fait venir de Crimée au 14ème siècle. A présent, environ 300 karaïtes habitent en Lituanie. Ils ont leur musée à Trakai.

21:57 Écrit par Francine | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |