16/09/2005

16-09-2005 (3) Kasteloj ĉe la rivero Nemunas

El dua bulteno :
Merkredo 27 julio.
E4 - Ĉenemunaj kasteloj
Ekiro: 07h00 - Reveno: ĉirkaŭ 21h00
Averto: Dum ĉi tiu ekskurso oni ofte grimpas montetojn kaj turojn!
La unua halto estos en Kaunas, kie, ĉe kunfluo de la riveroj Nemunas kaj Neris, staras restaĵoj de kastelo el la 13-a jarcento.
Poste en Raudondvaris oni vizitos nobelan kastelon el la 16-a jarcento.
En la urbeto Vilkija, la ekskursantoj vizitos etnografian muzeon.
Apud Seredžius estas grandbieno Belvederis (bela vidaĵo), kie grimpinte pli ol 300 ŝtupojn oni povas ĝui belegan panoramon de la rivero Nemunas.
Veliuona estas unu el la plej antikvaj loĝejoj de la regiono; la kastelo Junigenda estis menciita en 1291, kiam Krucistoj ĉi tie unuan fojon ekuzis pulvoeksplodajn armilojn. Laŭ legendo ĉi tie pereis grandduko Gediminas kaj unu monteto nomiĝas Tombo de Gediminas.
En Raudoné estas kastelo de nobela bieno el la 16-a jarcento.
Post vizito de la kastelo la ekskursantoj venos por lunĉo en boaton, kaj navigante unu horon povos ĝui la bordojn de Nemunas.
Post vizito al Panemuné, tipa feŭdula kastelo el la 17-a jarcento, oni revenos al Vilno.


Les châteaux le long de la rivière Nemunas. Départ 7h, retour environ vers 21h.
Avertissement : pendant cette excursion, on grimpe souvent des collines et des tours.
Premier arrêt à Kaunas, où, au confluent des rivières Nemunas et Neris, se dressent les ruines d’un château du 13ème siècle.
Ensuite à Raudondvaris, nous visiterons un château d 16ème siècle.
Dans la petite ville Vilkija, les excursionnistes visiterons un musée ethnographique.
Près de Seredžius, se trouve un domaine, d’où, après avoir monter plus de 300 marches, on peut admirer un très beau panorama de la rivière Nemunas.
Veliuona est un des plus anciens sites habités de la région. Le château Junigenda est mentionné en 1291, quand les croisés ont utilisé pour la première fois à cet endroit-ci des armes à poudre explosive. D’après la légende, c’est ici que le grand duc Gediminas a péri et une colline s’appelle « tombe de Gediminas ».
A Raudoné, se trouve un château du 16ème siècle.
Après la visite du château, les excursionnistes monteront dans un bateau pour le lunch, et pourront, en navigant une heure, apprécier les bords de la rivière Nemunas.
Après la visite du château féodal de Panemuné, typique du 17ème siècle, on retournera à Vilnius.

00:51 Écrit par Francine | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |