15/09/2005

15-09-2005 (4) Ekskurso E2

El dua bulteno :
Lundo 25 julio.
E2 Veisiejai kaj Grūtas-Parko. Ekiro: 08h00. Reveno: ĉirkaŭ 18h00

La partoprenantoj vizitos la banurbon Druskininkai, la plej grandan ripozlokon ĉe la rivero Nemunas, kiu en 1794 estis oficiale dekretita sanripozejo fare de reĝo Stanislaus, kun famaj mineralaj akvoj.
Oni vizitos ankaŭ interesan muzeon “Arbara eĥo”, kie feoj kaj aliaj fantaziaj arbarestaĵoj kaŝiĝas en trunkaj truoj.
Poste oni veturos al la urbeto Veisiejai, kie en 1885 loĝis L. Zamenhof kaj finpreparis por eldono la Unuan Libron de Esperanto. En la urbeto estas du monumentoj dediĉitaj al la aŭtoro de la internacia lingvo, unu el ili en la loko kie estis la domo kie li vivis.

Proksime en Grūtas estas parko de sovetaj skulptaĵoj, kiuj estis kunportitaj tien en 1999 el diversaj litovaj urboj. La loko estas ĉirkaŭita per pikdratoj kaj gardoturoj, kiuj memorigas pri koncentrejo. En la parko estas eksponataj 65 bronzaj kaj granitaj skulptaĵoj de famaj komunismaj agantoj. La ekskursantoj havos lunĉon en restoracio de la parko.

Les participants visiteront la ville thermale Druskininkai, le plus grand lieu de repos près de la rivière Nemunas. Le roi Stanislaus a reconnu officiellement en 1794 l’endroit comme lieu de repos et de santé grâce à l’eau minérale.
On visitera également un intéressant musée « Echo de la forêt », où fées et autres créatures de la forêt se cachent dans des troncs d’arbres.
Ensuite, départ pour la petite ville Veisiejai,où en 1885, L. Zamenhof logea et termina la préparation pour édition du premier livre sur l’espéranto. Dans cette petite ville, il y a deux monuments dédiés à l’auteur de la langue internationale. L’un de ces monuments se trouve à l’endroit où se dressait la maison dans laquelle il vécut.

Pas loin de là, à Grūtas il y a un parc avec des sculptures de l’époque soviétique, qui ont été transportées en ce lieu en 1999 de diverses villes lituaniennes. L’endroit est entouré de fils barbelés et de tours de garde qui rappellent les camps de concentration. Dans le parc sont exposés 65 sculptures de bronze et granit de célébrités communistes. Lunch dans le restaurant du parc.

00:33 Écrit par Francine | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |