30/09/2005

30-09-2005 (3) Esperanto

Jam dum la mezepoko ekzistis juda kvartalo en Vilnius.

Dum la 19a jarcento, Vilnius rolis kiel fama centro de juda kulturo kaj spirita vivo. En Vilnius funkciis, ekzemple, fama presejo kiu publigikis babilonan talmudon. Oni devas substreki ke judaj presejoj aperigadis librojn ankaŭ en aliaj lingvoj, ankaŭ en la litova.

Dum funkciado de la universitato de Vilnius, judoj tie povis studi medicinon, foje ankaŭ natursciencojn.
Poste en la urbo, sola en rusa Imperio, fondiĝis instituto de judaj instruistoj.
En la jaroj 1860-80 en Vilnius aperadis semajna gazeto Ha-karmel en hebrea lingvo.
En 1904 aperis ankaŭ ĉiutaga gazeto en hebrea lingvo.
En la jaro 1897 en Vilnius fondiĝis Bundo, socialisma partio, uzinta jidan lingvon.
Vilnius fariĝis simbola ĉefurbo de tiu ĉi lingvo kaj jida literaturo, nun preskaŭ malaperinta.
Iom poste, aperis ankaŭ juda nacia trupo, sukcese ludinta teatraĵon Dybbuk de S. Anski (Salomon Rapoport) en diversaj landoj. Tiu ĉi klasika teatraĵo ankaŭ hodiaŭ troviĝas en repertuaro de Israela nacia teatro.

La regado de sovetoj dum 1940-41 penege reflektiĝis en Vilnius. Multaj vilnanoj – litovoj, ankaŭ poloj, judoj – estis deportitaj al Siberio. Multaj estis mortpafitaj.
Tial, kiam la 22an de junio 1941, Germanio atakis USSR, ofta persono akceptis germanan armeon kiel liberiganton. Germanoj okupis Vilnon kaj tuj enkondukis severan okupacian reĝimon. Pro ĝi suferis ĉiuj urbanoj, sed precipe judoj, kiujn hitleranoj ĉiujn kondamnis al la morto.
Ĉirkaŭ 42 miloj da judoj estis kunpelitaj al getto. Naziistoj kaj iliaj adeptoj, litovoj kaj alinaciaj lokaj loĝantoj, organizis amasajn ekzekutojn. La milito pereigis preskaŭ tutan grandan judan komunumon de Vilnius.

En komenco de naziista okupacio en Vilnius loĝis inter 55 kaj 60 miloj da judoj.
La 6-7an de septembro 1941 tiuj, kiuj ne sukcesis fuĝi kaj sin kaŝi, estis kunpelitaj al du gettoj, kiujn dividis strato.
En la malgranda getto loĝis inter 11 kaj 12 miloj da personoj, precipe intelektuloj, nekvalifikitaj laboristoj kaj labornepovaj personoj.
En la granda getto, ankaŭ nomita metiista getto, loĝis 29 miloj da personoj.

Ĉiuj suferis pro kruela diskriminado, malsato, precipe pro malfacilaj vivkondiĉoj. Multaj perforte devis laboregi.
Gettoj estis baritaj de la urbo. La domfenestroj ĉe la limoj de la gettoj estis farbigitaj kaj najlitaj per tabuloj.

Aŭtune 1941 komenciĝis ilia amasa masakro.

La malgranda getto restis nur ĝis la 21a de oktobro 1941.
La grandan getton naziistoj likvidis la 23-an de septembro 1943.
Jam ekde aŭgusto laborpovaj personoj estis sendataj al laborkoncentrejoj en Latvio kaj Estonio, kaj labornepovaj, al mortkampadejo en Maidanek. Inter 2 kaj 3 miloj da judoj estis lasitaj en laborkoncentrejoj de Vilnius.

En Litovio estis ekstermitaj pli ol 170 000 judoj. Estis kelkcent litovoj, kiuj helpis fari tiun masakron, tamen ne mankis kuraĝaj homoj, kiuj riskante sian vivon savadis el gettoj judojn kaj iliajn infanojn. Kelkaj famaj sociagantoj (inter ili ankaŭ estinta ŝtatprezidento K. Grinius) per publika memorando protestis kontraŭ genocido de judoj kaj estis punitaj.

15:50 Écrit par Francine | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.