26/09/2005

26-09-2005 (4) Esperanto : La preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Vilnius

La preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo estas la plej fama baroka monumento en Vilnius.

Laŭ tradicio, sur tiu ĉi loko estis sanktejo de pagana diino Milda. Ekde kristanigo de Litovio staris sur tiu ĉi loko ligna preĝejo, detruita dum la milito de 1655-61 kontraŭ Moskvo.
Laboro ekis en 1668 laŭ projekto de arkitekto Jan Zaor.
La nunan eksteraĵon la preĝejo akiris en 1676.
En 1671-1704 ĝi estis plibeligata per stukaj modlaĵoj, ankaŭ per freskoj.

La konstruaĵo enhavas la planon de latina kruco kun kupolo kaj du malaltaj turoj.
La preĝejo estas trinava.

La dekoracio de preĝeja internaĵo estas unika en tuta Eŭropo. Ĉirkaŭ du miloj da stukaj skulptaĵoj ornamas riĉegan internaĵon.
Ĉi tie ekzistas bibliaj, historiaj, mitaj kaj alegoriaj figuroj, reprezentantoj de diversaj popoloj, sociaj klasoj kaj profesioj, fantastaj kaj demonaj estaĵoj, plantoj, bestoj, astroj, militaj signoj, liturgiaj kaj ĉiutagaj objektoj.

En antaŭnavo, ĉe la enirejo, videblas mortfalĉisto, piedpreminta simbolojn de surtera potenco.
Majtroj de Liepaja (urbo de Latvio) manufakturis boatforman kandelabron (1905).

14:54 Écrit par Francine | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.