26/09/2005

26-09-2005 (13) Esperanto : Preĝejo de Sankta Anna de Vilnius

En okcidenta parto de malnovurbo, ĉe kurbo de la rivero Vilnia, etendiĝas unika ensemblo de sakralaj konstruaĵoj. En la fono de grandega, serioza preĝejo de bernardanoj, distingiĝas ekskluzive fragila kaj eleganta preĝejo de Sankta Anna.

Preĝejo de Sankta Anna estas unu el la plej famaj konstruaĵoj de Vilnius.
Ĝi estas ĉefverko de malfrua, nomata brulanta, gotiko.
Oni konstris ĝin inter 1495 kaj 1500.
La preĝejo atingis niajn tagojn preskaŭ sen ajnaj ŝanĝoj.

La plej valora parto estas fragila, simetria fasado, kronigita per elegantaj pinaklaj turetoj kun metalaj krucoj.
Ĝi distingiĝas per ritma komponaĵo de vertikalaj kaj kurbigitaj linioj : pilastroj, sveltaj bastonkvadratoj, tripecaj arkaĵoj (duonronda, kelkaj konkavaj, kaj kelkaj akutaj).

Por la dekorado, oni uzis tridek tri specojn da brikoj.

La preĝejo estis renovigita inter 1902 kaj 1909.

14:30 Écrit par Francine | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.