21/09/2005

21-09-2005 (8) Esperantlingve

La bildo de Mizerikorda Patrino de Aŭrora Pordego datiĝas je unua kvarono de la 17a jarcento.
Ĝi estas renesanco-stila.
En 1688, la bildo estis transdonita al monaĥoj karmelanoj. Super la pordego, ili konstruis komence lignan, poste muran barokan kapelon, al kiu translokigis la bildon.
En unua triono de la 18a jarcento, estis finkreitaj perfektaj bildaj garnoj el origita arĝento kun skulptitaj rozoj, tulipoj, narcisoj, diantoj. En malsupra parto de la bildo estas granda arĝenta duonluno.
En 1829 estis rekonstruita kapelo rezulte akirinta klasikismajn trajtojn.
Ĝin ornamas pilastroj de dorika ordo, okula reliefo de Providenco sur timpano kaj latinlingva enskribaĵo :
« Mizerikorda Patrino, ni preĝas je via protekto ».
Mura ŝtuparo gvidas al preĝgalerio ĉe la bildo, en 1799 instalita dekstre de la preĝejo Sankta Tereza.
En la kapelo abundas pendigitaj arĝentaj votoj, kiu nombras ĝis ok mil.
En 1993 la bildo kaj la garnaĵo estis restaŭrita.

11:13 Écrit par Francine | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.